Halldór Laxness 1902–1998
DU POEMOJ
Halldór naskiĝis la 23-an de aprilo 1902 en Rejkjaviko sed pasigis sian infanaĝon en la proksima kamparo, Mosfellssveit. La kampara vivo multe influis lin kiel estas konstateble en liaj verkoj. En sia Nobela parolado li aparte memorigis pri sia avino kaj aliaj homoj, kiuj estis al li intimaj dum lia infanaĝo kaj lin tiel multe influis. Li menciis la saĝajn konsilojn de sia avino: neniam fari malutilon al bestoj, ĉiam tiel vivi, ke la malriĉaj kaj malfortaj okupu la plej altan lokon en lia pensado kaj neniam for gesi tiujn kiuj suferis maljuston kaj mankon de ĉio bona en la MEIRA ↲
Halldór naskiĝis la 23-an de aprilo 1902 en Rejkjaviko sed pasigis sian infanaĝon en la proksima kamparo, Mosfellssveit. La kampara vivo multe influis lin kiel estas konstateble en liaj verkoj. En sia Nobela parolado li aparte memorigis pri sia avino kaj aliaj homoj, kiuj estis al li intimaj dum lia infanaĝo kaj lin tiel multe influis. Li menciis la saĝajn konsilojn de sia avino: neniam fari malutilon al bestoj, ĉiam tiel vivi, ke la malriĉaj kaj malfortaj okupu la plej altan lokon en lia pensado kaj neniam for gesi tiujn kiuj suferis maljuston kaj mankon de ĉio bona en la vivo.
Post sia 12-jariĝo Halldór restis en Rejkjaviko dum la vintroj, kie li i.a. studis muzikon. Pri gimnazia studado li tamen ne interesiĝis pro diversaj aliaj ŝatokupoj. Nur kiel 17-jarulo li veturis eksterlanden, jam destine okupita de revoj pri verkista kariero. En la sama jaro aperis lia unua romano, Barn náttúr unnar (Ido de la naturo ). Li akiris valorajn spertojn en multaj landoj, kaj en la Nordaj landoj kaj sur la Kontinento, en Britujo kaj fine en Usono, kien li iris en 1927 kaj restis tie dum tri jaroj. Post sia restado en Ameriko li verkis kelkajn el siaj plej gravaj romanoj, i. a. Sjálfstætt fólk (Sendependaj homoj). Aliaj liaj ĉefaj romanoj estas i.a. Heimsljós (Lumo de la mondo), Íslandsklukkan (Sonorilo de Islando), Brekkukotsannáll (Analo de Brekkukot), Paradísarheimt (Paradizo regajnita) kaj Gerpla (Kroniko de herooj).
Halldór Laxness ricevis la Nobel-premion 1955 kaj estas mondfama pro siaj prozajverkoj. Tamen li aperigis unu poemlibron, Kvæðakver, 1930. Tiu libro enhavas multajn novecajn poemojn, draste kontrastajn al la tradicia poezio islanda, precipe pro ilia malsolena tono, ironia satiro humure karakterizita ecigas la plej multajn poemojn. ↑ MINNA