Perdita mondo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Perdita mondo

Unua verso:Jen suben mi rigardis el stelo malproksima
paĝo(j)4-a jaro. N-ro 43 Islanda eldono Junio 1957
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1957
Jen suben mi rigardis el stelo malproksima
kaj serĉis mian Teron en griza nubamaso;
kviete min ĉirkaŭis ĉielo tutsenlima,
mi sentis ne danĝeron, sed premis min forlaso.
Mi serĉis mian mondon, de longe jam perditan,
kaj mia voko krie en noktmallumo sonis,
sed aŭdis ne respondon, ĉar ion forgesitan
mi foje lasis tie, kaj ne ĝi ree donis.
Mi revis pri homaro pli bona kaj feliĉa,
pri paco kaj frateco de ĉiu mondnacio.
Mi volis doni ĉion, sed estis nur malriĉa,
kaj des pli vaste flugis ĉe mi la fantazio.
En altan, novan sferon min ŝovis forta ondo,
kaj mia Ter’ fariĝis la jam perdita mondo.