La jar’ rejuniĝanta | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La jar’ rejuniĝanta

Unua verso:La jar’ rejuniĝanta en sia verda’ aprilis
Tradukanto:Waringhien, Gaston
paĝo(j)137
Proks. dato:≈ 1875–2000
Dato:1560
Grupo:Franca

Klarigoj

La originala poemo en la franca aperis en „Les Amours“ (La Ampoemoj) 1560.
En la franca la poemo komencas tiel:

L’an se rajeu nissouit en sa verde jouvence,
quand je népris de vous ma Sinope cruelle
La jar‘ rejuniĝanta en sia verd‘ aprilis,
kiam mi enamiĝis al vi, Sinop‘ kruela.
Nur deksesjara estis via aĝfloro hela,
via visaĝ‘ ankoraŭ infankolore brilis.
Al tiuj de knabino via sinten‘ similis,
via parol‘ kaj paŝoj; la buŝo estis bela,
la frunto kaj la manoj indaj je glor‘ ĉiela
kaj la okuloj, kiujn mian mortiĝon ilis.
En tiu tag‘ vidinte tiajn belaĵojn, Am‘
al mi marmore ilin gravuris en la koro.
Kaj se hodiaŭ viaj perfektaj beloj jam
ne estas plu samaj, min same ili ravas,
ĉar ne ĉi tio, kio vi estas, al mi gravas,
sed de l‘ viditaj beloj la dolĉa rememoro.