Poemo de Atli (Atlakviða) | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemo de Atli (Atlakviða)

Unua verso:Atli sendis / spertan rajdiston
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)221–231
Proks. dato:≈ 800–1000
Grupoj:Islanda , Edda poemoj

Klarigoj

Poemo de Atli (Atlakviða)
Poemo de Atli rakontas pri la heroaj mortoj de la fratoj Gunnar kaj Hogni, filoj de Gjuki. Atli, reĝo de la Hunoj kaj edzo de Gudrun, filino de Gjuki, invitas siajn bofratojn kun la sekreta inteco akiri mem la oran trezoron de la Nibelungoj (Gjukungoj), kiun la fratoj estis akirintaj post la morto de Sigurd, edzo de Gudrun, kaj kiun ili kaŝis en la rivero Rejno. Ili akceptas la inviton malgraŭ avertoj kaj malkonsiloj. Atli mortigas ilin ambaŭ, eltranĉas al Hogni la koron kaj ĵetas Gunnar en puton de viperoj. Tie Gunnar ludas harpon ĝis la fino, lasante   MEIRA ↲
La morto de Atli
Gudrun, la filino de Gjuki, venĝis siajn fratojn, kiel vaste famiĝis. Unue ŝi mortigis la filojn de Atli, sed poste Atli mem kaj bruligis lian palacon kaj la tutan korteganaron. Pri tio temas la sekvanta poemo.
1.
Atli sendis
spertan rajdiston
iri al Gunnar,
Knefrod lia nomo.
Al kortoj li venis
kaj al drinkohalo,
al benkoj ĉirkaŭfajraj
kaj al bona biero.
2.
Trinkis korteganoj,
sed silentis sekretemaj,
vinon en ĉefhalo,
timis koleron de l’ Hunoj,
vokis tiam Knefrod
malvarmavoĉe,
homo sud-devena,
sidis sur honorbenko:
3.
„Atli min sendis
ĉi tien komisie
sur ĉevalo buŝumita
tra arbaro malluma
por inviti vin, Gunnar,
okupi niajn benkojn
kun kaskoj ĉirkaŭfajraj
por viziti Atli.
4.
Ŝildojn vi povos elekti
kaj lancojn fraksen-stangajn,
kaskojn orkovritajn
kaj hunan eskorton,
selojn arĝentitajn,
tunikojn skarlatajn,
lancojn specifitajn,
ĉevalojn buŝumitajn.
5.
Al vi li ankaŭ donos
vastan Gnita-monton,
susurflugajn lancojn
kaj steven-pintojn oritajn,
trezorojn abundajn
kaj bienojn de Dnepro,
arbaron vastfaman
nomitan Nigra Denso.“
6.
Kapon turnis Gunnar
kaj parolis al Hogni,
lia frato pli juna:
„Kion vi konsilas
aŭdinte tiujn vortojn?
Pri oro mi ne scias,
ke ne tiom ni posedas.
7.
Sep halojn ni havas
plenajn de glavoj,
kies manŝirmiloj
estas el oro,
plej bona el ĉiuj
estas ĉevalo mia,
plej akra mia glavo,
plej ornamita mia arko,
kirasojn oritajn
mi havas kaj kaskon
kaj ŝildon plej blankan
el palaco de Kjar*,
pli bonaj ili estas
ol ĉio ĉe la Hunoj.“
Hogni diris:
8.
„Kion, vi kredas, ke celis la virino,
sendinte al ni ringon
en volvaĵo de lupfelo?
Mi kredas tion averto.
Mi trovis haron de lupo
volvitan ĉirkaŭ la ringon,
danĝera estos nia vojo
se ni inviton akceptos.“
9.
Parencoj lin ne instigis,
nek aliaj proksimuloj,
nek saĝuloj aŭ konsilantoj,
aŭ aliaj potenc-havaj.
Eldiris tiam Gunnar,
kiel al reĝo indas,
glora en bier-halo,
kun granda sentimeco:
10.
„Leviĝu nun, Fjornir*
pasigu laŭ la benkoj
orajn pokalojn
de mano al mano.
11.
Lupoj regos
nian heredaĵon,
oldaj, grizharaj,
se Gunnar pereos,
ursoj nigrafelaj
dentakre mordos,
hundaron ekscitos,
se Gunnar ne revenos.“
12.
Reĝon akompanis
el korto bravuloj,
plorantoj same
la batalpretajn.
Tiam diris la juna
filo de Hogni:
„Sanaj vi iru kaj saĝaj
kien gvidas honoro.“
13.
Al galopo la bravaj
spronis trans montojn
ĉevalojn buŝumitajn
kaj tra Nigra Denso,
skuiĝis Hun-tero,
kie trapasis la bravaj
sur ĉevaloj vip-evitaj
tra la verdaj kampoj.
14.
Landon de Atli
ili vidis kaj batalistojn
starantajn garde
sur altaj muroj,
halon ili vidis
garnitan per benkoj,
ŝildoj kunligitaj
blank-brile koloraj,
en halo trinkis
vinon Atli,
sed eksterporde
gardistoj sidis
pretaj por defendo
kontraŭ Gunnar,
se li tien venos
militi kontraŭ reĝo.
15.
Fratino ilin trovis
kiam en halon paŝis
ambaŭ ŝiaj fratoj,
bieron malmulte ŝi trinkis:
„Oni perfidos vin, Gunnar.
Kion vi povus fari
kontraŭ malico de l


Athugagreinar

7.12 Kjar imperiestro de Romio (sama vorto kiel Cezaro); 10.1 Fjornir la drinkohala ĉefservisto; 20.2 reĝo de la Gotoj Gunnar; 22.2 Hjalli sklavo de Atli; 26.2 Vi estos, Atli, same for de vido ŝajne antaŭdiro pri la morto de Atli; 31.8 Ull unu el la antikvaj nordaj dioj; 32.3 brido-skuanto ĉevalo; 32.3 trezor-gardisto Gunnar; 35.8 idojn ĵusmortajn Gudrun parolas dusence. Atli tiel komprenas, ke temas pri junaj bestoj, sed fakte la idoj estas liaj filetoj, kiujn Gudrun ĵus mortigis; 44.8 Budli patro de Atli kaj tiu familio.