Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
PacoUnua verso:Amnestezo? Ne, ĝi pozitive
Aŭtoro:Baldur Ragnarsson
Fonto:Paco - Oficiala organo de la Mondpaca Esperantista Movado (MEM) per Esperanto por la Mondpaco. paĝo(j)N-ro 99–100 9-a jaro. Islanda eldono Februaro–Marto 1962
Proks. dato:≈ 1950–1975
Grupo:Esperanto originala
Anestezo? Ne, ĝi pozitive
vivon kaj movon de l’ animo kronas ekster difino kaj parola tuŝo. Sentojn vastigas kaŭze de apero de stranga, elprofunda vidkapablo trans vorta precizigo, tamen grava volorojn* por ordigi: ĝi forigas la senton akireman, elkovritan de memopria okupiĝ’ anima, transante personecojn. Ĝi sentigas, ke brilon de antingo pleje pruvas kapablo de malŝloso al trezoroj tenataj krampe de natur’ malvasta. Prikapton al senfino ĝi potencas, alvokon trans la limojn. Emocia efiko ĝia estas malleviĝo de la tumultaj tromboj. Ĝi konservas de l’ energi’ risortojn, kaj samtempe ilin mastras por la evitigo de pensoj paralizaj. Ĝi donace venas sen kuntreno post devigo; intenca alcelado transpasigas facile al bastarda suroganto, anestezo. Mensojn svingas larĝe al fundaj interesoj: memkontrolo ĝi estas plej ampleksa, kaj en vasto perdiĝas memoj opaj. Jen spiriton pribenas fine pleje motivitaj, realaj interesoj, ne diskuras ideoj lude. Jen la paco! |