Kaŝita en la herbo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Kaŝita en la herbo

Unua verso:Vi povas dormi dum manoj printempe varmaj
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)13
Proks. dato:≈ 1950
Grupo:Islanda
Vi povas dormi dum manoj printempe varmaj
lulas karese-kaprice herberojn junajn
kaj verdaj kareksoj parolas lingvojn runajn
ĉe l’eta lago de blu’,
sed la dia sun’, en tago de paco vasta,
distiras fajnajn kurtenojn por lumo ĉasta:
ho, gardu: nenia bru’,
kaj kure sed kviete trans la kamparon
kaj ĝis la mezaj deklivoj ombron teksas
malgranda nubo. Movas en silent’
viajn harbuklojn milda zefir’.
Vi dormas.
Kaŝita en la herbo, el man’ falinta,
ĉe via flanko – malnova via ludil’.