Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La nekonatinoUnua verso:Mian belan, la orbuklan
Aŭtoro:Heine, Heinrich
Tradukanto:Waringhien, Gaston
Fonto:Kantoj kaj romancoj. paĝo(j)189–190
Proks. dato:≈ 1850
Grupo:germana
1. Mian belan, la orbuklan,mi renkontas ĉiutage en ĝarden *Tuileria sub la grandaj kaŝtanarboj.
2. Ĉiutage ŝi promenaskun du turpaj oldaj damoj. Ĉu onklinoj? Ĉu dragonoj sin maskintaj virinveste?
3. Timigite de l’ lipharojde l’ du akompanantinoj, kaj de mia propra koro eĉ pli multe timigite.,
4. mi ne riskis eĉ vortetonspiran flustri preterire, kaj apenaŭ riskis montri per rigardo mian flamon.
5. Nur hodiaŭ mi sciiĝispri la nom’: ŝi estas *Laŭra, kiel la provencanino bela de l’ poeto granda.
6. Laŭra do! Nu, mi nun estasĝuste kiel li, Petrarca, kiu l’ belulinon festis per kanzonoj kaj sonetoj.
7. Laŭra! Kiel li, Petrarca,mi platone revdiboĉi povas pri l’ belsona nomo. Li mem ne progresis pli. Athugagreinar
1.3 Tuileria. Tuileries, reĝa ĝardeno, malfermita al la publiko, meze de Parizo.
5.2 Laŭra, la amatino de Petrarca, kiun li adoris nur platone. |