Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
OceanoUnua verso:Al vi mi sopiras, dezerto de glor' kaj teruro
Aŭtoro:Einar Benediktsson
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)N-ro 23, 1996.
Proks. dato:≈ 2000
Dato:1996
Grupo:Islanda
1. Al vi mi sopiras, dezerto de glor’ kaj teruro,vizaĝo de l’nordo en dolĉo kaj dura severo. Ĉe vi la deziroj de koro leviĝas en puro. Marego – vi portas plej fortan memoron de l’ vivo. – Mi vidas vin kuŝi en vasta brakumo de l’ rokoj; mi aŭdas vin spiri sur malprofundo ĉe l’ rifoj. Sub via brov’ hejmas mildo kaj muĝa kolero; al loko modesta vi donas econ enorman, kie la ondoj akordas kun altorenta rivero, sed prenas sinteno de l’ homoj aspekton vi-forman.
2. Bildoj kaj ombroj sin ŝvelas sub via potenco.– Sentempas memoro pri via brusto pez-onda levita kur-spire kontraŭ la nigro transmonda, mallumon vi verŝe altrinkas sur ondajn hordojn. Fermiĝas okuloj sub frunto de nigra fajenco, per tukoj kadavre palaj vi ligas la bordojn. Grizaj fantomoj ŝvebas en mornaj disvagoj, ŝerĉantaj sin mem, al kiuj vi juĝis dron-sorton, – kaj dormaj vizaĝoj kuŝantaj sur lacaj brakoj revidas kiujn vi nutris kaj ĵetis en morton.
3. Marajn profundojn transiras vido sendrive, –kie viveblas nek sono nek lumo de l’ tago. Simile al ventoj pelantaj ŝafojn deklive marajn loĝantojn direktas kurenta malvago. Okuloj lumozaj spionas tra l’ maraj malbriloj, kie disvagas mar-hordoj minac-kondute, pretaj al reciproko per tuja mort-ago lertaj pri luktoj, singardaj, duraj aktive, kreskaĵojn drivantajn dishakas avido-glute per dentoj mordantaj kaj akraj kiel falĉiloj.
4. Al ter’ emas mara viv’. La rokon vi signas,vidigas vin mem, kun flirtaj, fluaj vualoj, tien kaj reen, dum firmas la ŝtonaj ŝtaloj, la algajn arbustojn tremigas la onda gluto. Sinkas en maron river’, kiel en puton guto. Laŭ majstra ordon’ vi tamen nord-roke rezignas. Vi voĉon altigas kaj vokas de bordo al monto, de rok’ katenita eĥadas defia saluto. Senrajta libero de l’ ondo-falega fronto, mi aŭdas vin detruadi, relevi en tuto.
5. Mi ofte memoras la mondon de bildoj fluktuajen grupoj venantaj-irantaj en urboj kolosaj, urboj de bruoj portataj per ventoj forfluaj, kun vakaj vizaĝoj ondantaj sur placoj ĥaosaj. Ondoj ĝemadas kaj mortas en homa amaso. Troviĝas ne du sango-gutoj ekzakte samaj, kaj samas pri ĉiu ond-larmo kaj ĝemoj ĉiamaj grandkvante kuniĝaj en via mar-flua son-maso. Sed trovos fin-lokon ie ĉi-signoj vivdramaj, kaj iu kord’ de memoro poemon post fina paso.
6. En nokto de meza somero restas sun-oro.Aĝiĝas ne tiam vivo de flor’ kaj koro. – La granda silento de l’ maro sur nestoj en rokoj, rebrilo surfaca sur mil dormantaj okuloj. En fjordo vivsignas okaze balen’ aŭ la fokoj, kaj bordoproksime fiŝvostoj plaŭdetas en ruloj. Ĉe fjordaj luliloj ondetoj ne provas kant-vorti, nur unu strofeton flustras ĉe l’ flu’ eltrilanta. Senmovas la tempo. Ĝi staras kun lumo brilanta kaj gardas pri ĉio ne jam volanta formorti.
7. Se pleje vi grandas fiere en ŝtormo aŭtune.Vi draŝas ŝirmejojn. Batas la bordon ŝtonume. La nuboj pendas ĉifitaj sur nigra ĉielo. – La domoj knaregas pro tiro de l’ venta ribelo. Glacion vi maĉas de l’ pruoj boataj ŝirmeje. Sur fjordo tremige muĝas ondegoj en ŝvelo. Pli fore la maro ŝanĝemas tumulte pli-pleje. Vi furiozas. Volas ke sin suprenlevu viaj profundoj ĉielen kaj sorĉoj krevu.
8. Mi vin memoras ĉiam dum lunaj noktoj;la stelojn rigardas rokoj kaj ombroj insulaj sin brakumantaj geajn gigantojn simile, – sed diste susuras kurentoj mikse kunfluaj. Apenaŭ sin movas brusto, nure facile sin levas kontraŭ la spacon sopire, trankvile. Sendorma maro, sur viaj brilantaj bordoj sola mi staras en stela palaco de revoj kaj vian lumon revivas per mensaj kordoj. – Sin kaŝas infanaj spuroj ĉe viaj fjordoj.
9. Ho, suno vespera sur brilaj speguloj de l’ maro!Insulo sin vestas per drapoj de roza klaro. Regas kvieto. Sed ondoj rompiĝas ĉe rokoj kaj tondre disbruas dum mallumiĝanta alfluso. Mi tiam komprenas ke vivas ĝis fin’ de l |