Nacia kanto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Nacia kanto

Unua verso:Ek, hungaro! La patrinan
Tradukanto:Kalman Kalocsay
paĝo(j)83–84
Proks. dato:≈ 1850
Dato:1848
Grupo:Hungara
1.
Ek, hungaro! La patrian
vokon aŭdu! Nun, se iam!
Aŭ plu sklavi aŭ liberi:
jen demand’! Ĉu konsideri?
Je la dio de l’ hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!
2.
Ni ĝisnune estis sklavoj,
kaj damnitaj la praavoj,
ĉar vivintajn en libero,
ilin premas sklava tero.
Je la dio de l’ hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!
3.
Tramp’ sentaŭga ja poltrone
timas morti, se bezone,
ŝatas pli la vivon vantan,
ol honoron patrolandan!
Je la dio de l’ hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!
4.
Ĉeno rustas, glavo flamas,
glav’ la brakon pli ornamas,
ĉu ni tamen ĉenon trenu?
Praa glavo, vin ni prenu!
Je la dio de l’ hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!
5.
Ree brilos nia lando,
inde je l’ malnova grando,
koton de centjaroj hontaj
nun ni estas delavontaj!
Je la dio de l’ hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!
6.
Kie niaj tomboj estos,
nepoj genuflekse festos,
bene en la preĝon dankan
plektos nian nomon sanktan.
Je la dio de l’ hungaroj
diras ni,
ĵuras ni, ke jugon plu ne
tiras ni!