Tra l’ arbar’ mi vidis rajdi | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Tra l’ arbar’ mi vidis rajdi

Unua verso:Tra l' arbar' mi vidis rajdi
Tradukanto:Kalman Kalocsay
Proks. dato:≈ 1850
Grupo:germana
1.
Tra l’ arbar’ mi vidis rajdi
la elfinojn en lun-briloj,
aŭdis ilin korni, tinti
per malgrandaj sonoriloj.
2.
La ĉevaloj blankaj kape
oran cervkornaron havis,
kaj kiel sovaĝaj cignoj
haste tra l’ aer’ sin pafis.
3.
Kun ridet’ kapsignis al mi
la reĝin’ ĉe preterkuro.
Ĉu pro mia nova amo
aŭ ĝi estas mort-aŭguro?