Silento vespera | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Silento vespera

Unua verso:Malaperis jam suno, la ora
Aŭtoro:Juljusz Kriss
Metro:Metro #82
Proks. dato:≈ 1900

Klarigoj

Tiu ĉi poemo aperis unue en la „Pola Esperantisto“ 1912.
1.
Malaperis jam suno, la ora,
en nigreta jen dronas purpur’,
la ĝardeno multarta, multflora . . .
ĝi endormas . . . aŭdigas la hora
nokto pregon de tuta natur’ . . .
2.
Lunradioj glit-iras serpente
tra la arboj, floraro kaj jen
en fontano rebrilas arĝente . . .
en la lumo mistera silente
endorminta jam kuŝas ĝarden’.
3.
Surda regas silent’ en aero,
nur je perloj gutiĝas fontan’.
Nur la floroj murmuras sur tero,
nur en brusto la koro-mistero
ion flustras . . . Nur tremas la man’.