La leporo kaj la vulpo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La leporo kaj la vulpo

Unua verso:Jen kuŝis vulpo sub la betul'
paĝo(j)41
Proks. dato:≈ 1925–1950
Dato:1939
Grupo:Norvega
1.
Jen kuŝis vulpo sub la betul’
ĉe l’ eriko, ĉe l’ eriko,
leporo venis — facilkorul’ —
tra l’ eriko, tra l’ eriko.
Ho, kiel bela kaj brila tag’!
la sun’ radias al mont’ kaj lag’,
kaj l’ eriko, kaj l’ eriko. — Trala la la la.
2.
La vulpo ridis sub la betul’
ĉe l’ eriko, ĉe l’ eriko,
leporo saltis — bonhumorul’ —
tra l’ eriko, tra l’ eriko.
Ho, kiel ĝoja do estas mi!
Ho, kiel lerte saltadas vi
tra l’ eriko! tra l’ eriko! — Trala la la la.
3.
La vulp’ atendis sub la betul’
ĉe l’ eriko, ĉe l’ eriko,
alvenis nun la kompatindul’ —
tra l’ eriko, tra l’ eriko..
Kompatu, Dio! ĉu estas vi!
Sed ĉu vi dancas do tie ĉi
tra l’ eriko? tra l’ eriko? — Trala la la la.