Sankta Vaĉo (Dymbilvaka): Unua poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Sankta Vaĉo (Dymbilvaka): Unua poemo

Unua verso:Mi kiu ne povas dormi
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 0
I

Mi kiu ne povas dormi

Palkolore
bindiĝas ĉiu tagiĝo kaj nigraspine.

Fantoma la blinda krepusko kaj malantaŭ ĉio
sensangaj ombroj flirtas sur muro obstine.

Vizaĝo duone kaŝita en profunda ombro
klinanta ĉapelo, mano nenie serĉanta
fiksan prenon – kaj lipo sen demando plu.
Kaj ekstere serĉas unu por porda tru’.


En silko vestita kiun vermoj teksis
pala mi stariĝas post nokta maldormo

Forte remis ili kontraŭ mara ŝtormo.

Ĉu ne briletas ie obtuza gvidostelo?

Tiras mi el ŝranko libron foliflavan:
“Nuptan poemon de homo kaj humo, kelkajn versojn”
mi povas legi, nutrinte amon bravan.

“Oni kantis Ave Maria en la preĝejo de Kristo
La peza frapilo frapas sammomente.

La pastro aspergis konsekritan akvon sur fajron
La vento disblovas cindron, estas vespero,
La pastro ĵetas teron sur homajn korojn.

Vidu estis la tuto kaj per okuloj maldormintaj
mi tra la fenestro vidis kie atendas homo.
“Saluton sinjoro, saluton, jen la direkto,
nian vidon minacas teruroj sur tiuj padoj.”

“Scias mi pastro, fantomoj ĵetis jam
siajn retojn en tiujn lagojn, estas dirite,
ili malpeze dormas sub plena lumo.”

Vane oni min tentis tie en la nordo
por kuniri per la boato atendanta tie.
“Saluton, sinjoro, jen direkto plie.”
Por kio? “Por kapti blankajn balenojn.”
Narvalojn? “Ne, ili traglitas silkajn plenojn
kaj sorbas tra la bartoj niajn korojn.”

Aj, kia mirindego! Sed kion diri se la serpo
en la balena intesto trafas nian korojn?

“Malbravulo! Poltrono! Rato! Vivanta kadavro!

Ili iris for en kolero ruĝaj iliaj haroj.”

Mi diris: Nova strangaĵo, estas nur nature
ke vi ne akceptis preni kuniron kun ili
Sed diru al mi unu:
Kiajn fiŝojn kaptas la fantomoj
en la lagoj de la lando sub plena luno?

Li malsekigis palajn lipojn, pro timo griza:
“Ili kaptas homajn korojn – vian kaj mian.”

Ho mondo kovru vian senkulpan rigardon
per la ventumilo de viaj dolĉaj sonĝoj
kiujn ventoj svingas
Ho akvo mia kuŝu kvieta.

Mi scias ke ĝi pasos tiu fantoma nokto.

En silko vestita kiun vermoj teksis
pala mi stariĝas post nokta maldormo.

Forte remis ili kontraŭ mara ŝtormo.

Ĉu dormas lilio? Kantu najtingalo
dormu ho dormu estas nigra nokto.

Paseaj spiritoj recitas en miajn orelojn:
Dormu ho dormu kantu najtingalo,
dormu! Aj kie vi estas? Kie mi estas?
Kiu mi estas? Kiaj frapoj en oreloj bruas?
Minacaj! Sciu: Estas mia koro.
Vivanta enterigita? Aj eklumigu! Estas nigra nokto.
La frapilo frapis! Dekdu? Jes la tempo pasas.

“Jen la direkto” saluton, sinjoro “Kvieta vespero.
Densa nubo okcidente” Luno. “Estas silento.”
Mi intencas kuŝiĝi fininte la legadon

“Ĉu vi povas dormi?” Kantu najtingalo
“Ĉu vi domas lilio? “Rakontu pri la nordo.”

Aj ne
Ĝuu
la silentan akompanon de la nokto
tra la kortoj
supren la ŝtuparojn
Eble via nomo estos flustrata
de la diino
Dio
Kiom silente vi veturas ho Dio
Kiel diras la himno:
“Silente veturigas vi en fojo plia
pezan ĉevalĉaron Dio mia.”

Kiu estas ekstere?

“Estas kiel klinas sin la nivelo sub lacaj piedoj
de la ĉevalo kiu tiras ĉar ĝi ne spiregas plu
sangvarman spiron en mian vizaĝon.”

Pala mi stariĝas. Kion vermoj teksis.

Mi kiu ne povas dormi.

Palkolore
bindiĝas ĉiu tagiĝo kaj nigraspine . . .

Kaj la pala akompananto de la nokto
elstaris en la nokto kaj atendis ĉe mia pordo.

Al vi dio en oriento direktos sagojn
kaj alia rikanos malvarme en serpa formo

De vi ho stelo mi scias ke ventoj kombos
la malsekajn harojn kiuj falas peze

Ho mia reĝino
en la silenta regno de la nokto

Aj aŭskultu:
La gracian arĝentan sonon de la pura kordo
kiu tremas sub la fingro de dista dio

Dormas la lilio
De la stelo en la lagon falas miaj larmoj.

- - -

Tiel la tagoj pasis: sub la sekreta aflikto
kaj la fontano sin fosis profunde en la nigran sablon
Al la sudo kaŝiĝis vido kaj la okcidento sin turnis
en brakumon kun la nigra ombro de orienta suno
en nordo svingis ventoj la mantelon de la morto
Kaj miaj lipoj kisis la plandojn de la leono.

Aj miaj lipoj kisis la plandojn de la leono
kvazaŭ liliojn: blankan bukedon de lilioj
kiun ventoj ĵetis en miajn brakojn por plezuro.

Estis kvazaŭ frida fajro estus bruligata
sub poto sorĉistina trans vivo kaj morto
kaj monstra kirlilo estis ronde turnmovata

Kaj en marprofundon herooj estis entombigitaj

En rondo ĉirkaŭ blinda frenezego

Kaj suno kaj steloj neniam estis ekviditaj

El mara profundo leviĝis kalvaj ŝeroj
per ombraj fingroj ĵuris monstroj maraj
je flugaj ĉielfulgeroj detrui vin.

Mi aŭdis ŝipon signali antaŭ la bordo
kaj aŭskultas longe kaj firme plenorele
sed leonmuĝo estis ĝia responda fin’

Mi vidas ĝin kiel ombron scenejkurtene
kun lumeto kiu serĉis min en obskuron
serĉis min – sed foriĝis samtempe sen destin’.