Sennomaj nomoj (islanda: Nafnlaus nöfn) | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Sennomaj nomoj (islanda: Nafnlaus nöfn)

Unua verso:Vi kiu vidas la birdon kiu kantas en la nokto
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Fonto:Irejoj.
paĝo(j)10
Proks. dato:≈ 0
Vi kiu vidas la birdon kiu kantas en la nokto
kaj malmultaj sukcesas vidi krom la dioj.
Vi kiu tenas la teron je senmovo
kaj portas al ĝi floron.
Ho, vi.
Eble ni povos renkontiĝi
ekster tempo kaj loko
kaj promeni en la kvieto
senzorgaj kiel la heleco
tiun distancon
inter la silento kaj la vakuo?
Ne, vi estas sub la ĉielo
respeguliĝoj de tagoj
kaj noktoj skribitaj per bildoj
el hejmsopiro de ĉevaloj.