Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
GrandurboUnua verso:Mi sidas, kaptito, perdita en ĉi malvasta
Aŭtoro:Hannes Pétursson
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 0
KlarigojTiu poemo aperis islandlingve en la poemlibro de Hannes Pétursson, Stund og staðir (Tempo kaj lokoj) 1962. La nomo de la poemo kaj ĝiaj tri unuaj versoj en la islanda estas: Stórborg Hér sit ég fangi, villtur í þessu þrönga MEIRA ↲ Mi sidas, kaptito, perdita en ĉi malvasta tegmentomanka labirinto el ŝtono, asfalto. Kaj Minotaŭro, hommanĝa monstro, encentre. Tamen konstante mi elrompiĝas, sen provo de l’ propra elirovojo: en birdo ŝvebante ronde super turfino; en arboj sonĝiraj ĉielen kaj teren, kreskantaj verdo-lumture sur stratoj; en akvo ripoza, akvo ŝprucanta el placa fontano kun briloj je suno kaj luno mi trovas eliron, malferman vojon kondukan al nova kunteksto, tuto pli granda, komplika, labirinto kun iu mistero encentre. |