Novaj tempoj | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Novaj tempoj

Unua verso:En travidebla negliĝo
paĝo(j)6
Proks. dato:≈ 0
Dato:1974
En travidebla negliĝo
la ĝojo dancas
en mia menso
funebri mi ĉesas
kaj funebran procesion
en demostracion transformas
sed la tagoj de la tristo
en la tomboj sin turnadas
pro indigno kaj kolero.