Oddur Hjaltalín | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Oddur Hjaltalín

Unua verso:Neniu riproĉas
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)4, 1964., p. 121
Proks. dato:≈ 1825
Grupo:Islanda
1.
Neniu riproĉas
al tiu kuŝanta
viva sub rokoj
rompita membre
kaj ŝirita karne
per ŝtonaj pintoj,
ke li ne krias
laŭ netaj notoj.
2.
Miru neniu,
se kuriozaj
kreskas arbedoj
el ter’ kiun fajro
de korĉagreniĝoj
sube varmigas
kaj ardaj larmpluvoj
akvumas supre.
3.
Tial neniu
riproĉu al Oddur
se li per vortoj
ulojn ofendis.
Tio estis rozoj
de frosto mortiga,
ĉagrenoridoj
kaj floroj senvivaj.
4.
Ĉar ekde junaĝo
avare sin montris
al li la favoro
de l’ feliĉo daŭre.
Mizero lin ĉiam
dum iroj akompanis,
sed hejme ĉagrenoj
atendis plejofte.
5.
Reĝkoron li tenis
sed rimedojn simplajn,
helpante mizerajn
mizerigis sin mem,
faris klopodojn
por sanigi multajn,
malsanis tamen
mem li sen esper’.
6.
Spiriton li havis
riĉan –. Kaj bruston
kiam premegis
rokoj de misoj,
ĝi rompe elfuĝis
kaj rapide kreis
koboldojn, feojn,
da miroj abundon.
7.
Ĉagrenojn sufokis
liajn portempe
komikaj ĉi tiuj
figuroj de miroj.
Ili ofendis
al uloj, sed Oddur
palacojn konstruis
tra ploronuboj.
8.
Nun li silentas,
sed okuloj rigidaj
sekvas animon
al regno eterna.
Tie ĝi mondon
tian posedas,
ke iun pli bonan
malindas konstrui.
9.
Sed vi kiu dorme
portiĝas suben
sur vivorivero
al mortelfluejo,
neniam mallaŭdu
la salmon kiu naĝas
kontraŭ la fluo
kaj saltas kaskadojn.