La vintro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La vintro

Unua verso:Kiu rajdas en galop'
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1825
1.
Kiu rajdas en galop’
laŭ ponto de orbrilo
trans volbon firmamentan
sur ĉeval’ neĝblanka,
impete skuanta
prujnhelajn kolharojn
kaj fajron ĵetanta
per ŝtalaj hufumoj.
2.
Brilas kiraso
de la Batalpreta,
deŝultre ŝildo
de glacio pendas.
Venton malvarman
glavsvingo blovigas,
plumfasko nordluma
ondfluas sur kasko.
3.
Li de l’Noktmonda
Mezo elrajdis,
de la Fonto propra
de Potenc’ kaj Minaco –
neniam Printempo
nek Lukso loĝados
tie en la Nordo
de la Montoj Magnetaj.
4.
Ol la Mondo li aĝas
pli, kaj kun Dio
samaĝas, tamen junas.
Transvivos li ĉiujn
mondojn kaj pasos
super kadavrojn iliajn.
5.
Lia paŝ’ proksimen
plifortigas la fortajn,
kaj brakumo Teron
malmoligas halte,
en diamanton
ŝian sangon transformas,
kaj la mantelverdon
en grizon kaj nudon.
6.
Tamen la Potenca
ne la etajn perfortas
verdajn infanojn
de patrino Tero.
Milde li dormigas
tiel ke la morton
pro maljuna aĝo
ili tute ne spertos.
7.
Venas li tuta
kaj per fortaj ferbrakoj
Teron ĉirkaŭpremas
kaj Teron kisas.
Pro tiuj premagoj
ŝi fariĝas graveda,
akuŝon spertas
kun helpo de Printempo.
8.
Fuĝigas Vintron
Printempo laŭdire,
ne fuĝas tamen li
sed pli supren cedas –.
Rampas sube
Printempo, sed Vintro
etendas bruston
en la supra vastbluo.
9.
Neniam tamen foras
la Famulo tiom
ke lasas li la finojn
du de l’ Mondakso,
aŭ pri tiuj partoj
de Tero cedas
kiuj proksimas
plej al ĉielo.
10.
Tial en somero
meza videblas
ornamo de vintro
sur ĉapeloj montaj –
kaj tial en printempo
ne fordegelas
prujno sur kapo
de homoj maljunaj.