Verdun | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Verdun

Unua verso:Ĉi tie majmatenon helan
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)1956, N-ro 3, Majo–Junio
Proks. dato:≈ 1950–1975
Grupo:Islanda
Ĉi tie majmatenon helan
okazis la sekreto de turment’.
Kaj poste vagas de malĝoj’ frapita
animo mia serĉe en silent’.
Denovas la printemp’ kun florodoro
kaj aventura bril’ kaj idili’.
Animo mia vagas tra l’ mortkampo,
kunserĉu – ho! Ĉi tie falis mi.