Se vi estis naskita sur ŝtoneta rifo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 41

Se vi estis naskita sur ŝtoneta rifo

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Se vi estis naskita sur ŝtoneta rifo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Se vi estis naskita sur ŝtoneta rifo
estas ŝtonoj sub viaj piedoj
kie ajn vi iras,
kaj vi neniam estas kontenta en urbo.
Via herbo rompu sian vojon inter ŝtonoj.
Iru ĝis fino de la mondo
por serĉi por vi famon,
revenu hejmen
kaj ludu per rompitaj *konkoj,
iru maljuna
la lastan vojon,
kaj sur la bordo de eterneco vi trovos velkan herberon
post fajlita basalta ŝtono.