Mi estas tiele granda | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 38

Mi estas tiele granda

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Neniu rompas tiujn ligojn
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Neniu rompas tiujn ligojn,
> kiuj fiksas lin al lia hejma vilaĝo.
> via patrino akompanas vin sur la vojo, kiam vi ekiras
> en la mondon, sed la vilaĝo sekvas vin la tutan vojon.
Ekde tiu tempo
> kiam vi staris ĉe via patrina genuo kaj diris:
> Mi estas tiele granda,
> ligas vin kontrakto.
Vi staras poste dumvive sub la rigardo de la mondo.
> Knabeto, kiu etendas manon super sian kapon
> kaj aŭdas mildajn vortojn de ridetanta patrino:
> *Tiele granda vi estas!
Vi venkas neniam vian vilaĝon,
> ĝia duonpatrina okulo gardas vin la tutan tempon.
> Kun mokeca kompreno ĝi akceptas viajn malvenkojn,
> viajn heroaĵojn kun natura fiero.
Ĝi amas vin siamaniere, sed ĝia jugo restas sur viajn ŝultroj.
Kaj fine, venkinte la tutan mondon, vi vekiĝas iun matenon,
en fremda urbo, kie antaŭe estis la vilaĝo,
maljunulo apud la tombo de via patrino, kaj diras:
> Mi estas tiele granda.
> Sed neniu vin respondas.