| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 35VirinojSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Virinoj, kiuj portas kruĉon sub la antaŭtuko
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Virinoj, kiuj portas kruĉon de lakto sub la antaŭtuko
> en la domon de najbaro, kie infanoj malsanas, virinoj, kiuj kaŝe ŝovas en vespero ĵus pafitan marbirdon > aŭ kunligitan paron de fiŝoj tra la duone malfermitaj pordoj > de la najbarinaj kuirejoj, post sukcesa kaptado dum la tago, virinoj, kiuj sendas siajn infanojn por diri: Ĉu mi povus esperi, > ke vi status tiel bone, ke vi povus prunti al mia panjo > duonan tason da rostita kafo? virinoj, kiuj kverelas poste la sekvantan tagon pro la kokinoj, > aŭ pro siaj infanoj, kaj interpaciĝas morgaŭ, bonaj virinoj. |