Sekreto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 34

Sekreto

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Neniam mi forgesos knabineton en ruĝa robo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Neniam mi forgesos knabineton en ruĝa robo.
Estis ŝiaj brunaj bukloj,
> kiuj unufoje tuŝis mian vangon,
tiel ke mi vekiĝis.
Nun ŝi estas edzino ie okcidente
kaj havas belajn infanojn,
kaj se ŝi foje legos
tiujn ĉi liniojn
ŝi suspektos malplej multe,
ke estis ŝi
kiu restas daŭre en mia menso.