| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 32Juna homoSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Iun matenon en suno, iun somertagon en pluvo
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Iun matenon en suno, iun somertagon en pluvo
vi staras sur la kajo de la Komercejo kaj atendas la mencion de via nomo. La nomo de via apudulo estas vokita kaj sekve la nomo de lia apudulo ĝis vi staras sola en via vilaĝo. Kaj vi vagas sencele de la bordo, > – iras ne sur la vojo – soleca kaj hontigita, okuloj de virinoj kaj kadukaj maljunuloj rigardas vin kun moka mieno. Eble vi havas iafoje similecon > kun la senutilaj reŭmatismuloj, juna homo, > kiun la tagoj pretervidas sengrace |