Karbolaboro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 26

Karbolaboro

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Via vicpatro vekas vin.
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Via vicpatro vekas vin.
La horo estas la sesa kaj vi turnas vin en la mola lito.
Sentas tra la dormo pezon en la dorso, streĉojn en femuroj.
La karboŝipo atendas en la mezvintra mallumo, sur ĝi
> neĝo kaj glacio kunfrostigitaj, tamen nigra.
Vi trempas ladskatolon tra glacia membrano de akvositelo
> por malsekigi angulon de mantuko kaj frotas rigidecon
> el dormopezaj okuloj.
La vintra mateno renkontss vin.
la unua rando de la tago super la horizonto.
Kiel ombroj aperetas figuroj el la kabanoj kaj sur la padoj
> kaj kondukas sin en silento suben la vilaĝovojon,
> junaj kaj maljunaj laboristoj.
Knaras la neĝo.
Ni puŝetas antaŭen la vagonojn,
> ŝarĝitajn per la valora kargo.
Grincas la reloj,
> neĝo de la nokto malpuriĝas de paŝoj kaj polvo.
Ni penas puŝi la obstinajn vagonojn, unu post alia,
> movetas antaŭen horon post horo.
Aŭ ni ŝovelas en la holdo en grandajn vimenajn korbojn,
> enfosas nin en angulojn, kie nur eblas plenigi sakojn,
> levas ilin sur dorsojn unu de la alia kaj ŝanceliras
> sub ili longan distancon sur la mallarĝa vojo,
> La karbaj pecoj kontuzas al ni la dorsajn muskolojn,
> kuŝas peze sur ostaj nodoj,
ĝis la vespero proponas mallongan noktodormon.
Per sala margarino ni lavas for la polvon
el la ruĝaj palpebroj.