Anunciacio | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 25

Anunciacio

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Aŭdeblas trans la fjordon kaj plue sur la oceanon
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Aŭdeblas trans la fjordon kaj plue sur la oceanon,
kiam sonas la sonoriloj de la preĝejo,
kvankam la sonorigisto estas maljuna reŭmatismulo,
kiu ne plu povas levi remilon.
La pastro sidas ornatita en la ĥorejo
kaj vidas la lastan boaton malaperi trans la terlangon.
Li eksaltetas kvasaŭ el sonĝo
kiam la kadukulo sonorigas por la tria fojo.
Baldaŭ ili ambaŭ povas hejmeniri por ripozi.
Estas la unua favora vetero por fiŝado en tiu printempo.
Ĉiuj vilaĝanoj iras al la bordo,
kiam la boatoj revenas
por ekhavi freŝan fiŝon por kuiri.
– la pastro sanktan hipogloson –
je Anunciacio.