Ŝtata eklezio | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 24

Ŝtata eklezio

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Blanka estas mia kredo kaj kristalklara
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
– poemo de la paroĥa pastro –
Blanka estas mia kredo kaj kristalklara
> kiel la roso en la tombejo.
Sed kion mi kredas kaj kiun mi fidas
neniu scias, neniu scias.
Mi formis altarajn kandelojn el mallumo
kaj bakis oblatojn el konsolo de la krucumito,
miksis bongustan sakramentan vinon el malpiaj larmoj.
Miaj paroĥanoj estas multaj, kiel sableroj sur bordo,
sed ili ne vidas tiun domon de dio
> kiun mi konstruis por ili ĉe la vojo,
kaj ĝin preteriras en pereo kaj morto.
Mia preĝejo estas ĉiam malplena.
> Tien venas neniu por ricevi la sakramenton.