Mia patro | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 21

Mia patro

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Mia patro sidis kvindek jarojn
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Mia patro sidis kvindek jarojn
ĉe sia ŝuista tablo kaj plandumis ŝuojn,
Ekde tiu tempo kiam liaj infanoj kaj aliaj uzis
fiŝhaŭtajn ŝuojn, kiuj disbrulis en la marosala tero,
ĝis la hodiaŭa tago.
Kaj la manoj de mia patro estiĝis tiom nigraj kaj malmolaj
ke li devis kaŝi ilin en siaj poŝoj
kiam li iris al la preĝejo kun sia edzino kaj la infanaro.
Li konas ĉiujn ŝuojn en la vilaĝo
kaj scias kiamaniere ili eluziĝas.