Fiŝista ŝirmejo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 15

Fiŝista ŝirmejo

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Nia domo nomiĝas Fiŝista ŝirmejo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Nia domo nomiĝas Fiŝista ŝirmejo
kaj ni neniam posedis ĝin.
Ĝi estis konstruita rimedomanke,
starigita kun ŝuldoj,
el kruda ligno kaj gudrita papero
kaj onda lado ekstere
kun najlotruoj por la pluvo.
Tie mi sidis sur la kuireja benko, kruroj ambaŭflanke
> kaj verkis versojn pri la birdoj,
> kiuj promenis sur la sablobordo,
kaj rigardis la vesperan ruĝon.
Tie longe pendis lupfiŝo sur la muro,
tie estis peklita viando kuirita por fari supon
– dimanĉe – dumlonge de la vintro.
Tiun domon mi nomis Boatŝirmejo
kaj estis priridita pro tio,
ĉar la ŝirmeja ruino ankoraŭ videblas
> kaj la ŝafidoj saltas sur ĝin en la printempo
> kaj ree denove malsupren.
Tie ĉiam staris fiŝista ŝirmejo.