| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 14Malgranda konko *Sekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Malgranda konko
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Malgranda konko
sur malgranda maro. Vi eble pensas, ke via lageto estas la maro, Vi eble pensas, ke ĉiuj ondoj rompiĝas > sur bordoj de malgrandaj maroj, ke kiam malgranda konko sinkas en malgrandan profundon kun ĉiuj ŝipanoj – ses ŝtonetoj – ne ekzistas alia maro > la granda maro > maro de morto. Kaj via patro kisas vin kiam li iras al la ŝipo, kaj ne prenas de sia dorso la nigran maristosakon. La maro de eterneco > estas eble malgranda lageto. Iun tagon la morto diras al vivo: Ho, pruntu al mi vian konkon, frato. |