Pro la pasinto, nun dankas mi | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Pro la pasinto, nun dankas mi

Unua verso:Pro la pasinto, nun dankas mi
paĝo(j)71–72
Proks. dato:≈ 1925–1950
Grupo:Norvega
1.
Pro la pasinto, nun dankas mi,
pro lud’ en rondoj, en pinarbaroj.
Mi pensis: ĉiam ja daŭros ĝi
ĝis griziĝintaj la haroj.
2.
La ludo daŭros – do pensis mi –
el la helverda betul kreskejo
al la altaĵoj de l’ sunradi’,
al ruĝkolora preĝejo.
3.
Atendis ofte mi en vesper’
de l’ abiaro atendis ĝojon,
sed kuŝis ombro de l’ mont’ sur ter’
kaj vi ne trovis la vojon.
4.
Mi atendadis kun la imaĝ’:
Li certe venos en la vespero.
Kaj tago pasis, kaj venis taĝ’,
sed estis sama afero.
5.
Alkutimiĝis jam la okul’
al ripetado de l’ sama movo,
altiras ĝin sama korregul’,
kaj ardas ĝi sub la brovo.
6.
Jen certa loko de la konsol’
en la preĝejo por la animo,
sed min malhelpas kontraŭa vol’,
– li sidas en la proksimo!
7.
Mi scias, kiu tra la arbar’
preparis vojon por la okulo
inter la hejmoj de homopar’
laŭ la anima postulo.
8.
Mi scias, kiu por la homar’
kunmetis seĝojn en sankta loko,
por ke alvenu la homopar’
laŭ la altara alvoko.