Postparolo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 11

Postparolo

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Sub orientflanka muro de la legomĝardeno
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Sub orientflanka muro de la legomĝardeno
daŭrigas sian putriĝon la boateto de la komunumestro,
renversita ĝi kuŝas sur du vermoboritaj drivfostoj,
la supro de la finoj nur tuŝas la teron.
Tie ni sidis amikoj,
kaj li diris al mi tion kion mi ne sciis –
tiam mi estis okjara kaj li naŭjara. –
Mi memoras
kiom longaj estis la herberaj tigoj
kie ili kreskis en la ombro,
kaj mi diris:
Tio estas ne ĝusta kion vi diris
– kaj mi tamen sciis
ke li diris la veron.
Ĉiutempe poste
mi sentis malamon en la brusto
– kaj hodiaŭ li estas morta
kaj mi ne partoprenis en la funebra ceremonio.
Estis li
kiu sciis
de kie venis la infanoj.