Aŭkcio | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Vilaĝo (Þorpið) 8

Aŭkcio

LA VILAĜO (ÞORPIÐ)
Unua verso:Estas strange / kiel eltranĉita bobenkesteto,
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Estas strange
> kiel eltranĉita bobenkesteto,
kiun juna homo uzis kiel ludilon,
daŭras longe en lia memoro.
Kiam unua, dua kaj tria frapo de la aŭkciomastro
trafis ĝian blukoloritan randon
estis kiel malgranda knabo estis punita
pro tio kion li ne faris.
Mia vicpatrino ploris kiam nia domo estis vendita.
Kaj certe ni memoras la krespuskan vesperon antaŭe
kiam ni iris al la prefekto
kvazaŭ ni ne plu kredis
> la anocojn sur la telefonfostoj.
Malriĉuloj forlasas unu vilaĝon kaj salutas alian,
ĝiajn domojn kaj bobenkesteto proponiĝas en aŭkcio
> kaj vendita al la plej alta propono,
iliaj ŝafoj estas venditaj ankoraŭ sur la monto.
Kaj kiam malgranda knabo demandas:
Ĉu la ŝafido de Senkorna povos vivi en aŭtuno?
neniu scias iun respondon.