| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Vilaĝo (Þorpið) 7Malgranda knaboSekcio:La Vilaĝo (Þorpið)
Unua verso:Infanioj naskiĝas al siaj gefratoj
Aŭtoro:Jón (Jónsson) úr Vör
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1946
Grupo:Islanda
Infanioj naskiĝas al siaj gefratoj
kiel eklumeto kiel la unuaj floroj de la printempo vekiĝas iun matenon. > Se ili mortos > ili iros al dio, > kiel sonĝo > kiu neniam forgesiĝos. En la malĝojo renkontiĝas gepatroj kaj infanoj kaj poste neniam apartiĝos. Malgranda knabo kuŝas em sia lulilo kaj ridas kiam ni klinas nin en la lanvarmilon sur lia brusto. Kiam panjo sidas kun li en brakumo > dum li suĉas ŝian mamon, ni rigardas ravitaj > kiel li estas sekura kaj feliĉa. Kaj unu matenon li estas morta. Tio estas en printempo. Li estis metita en blankan ĉerkon > kun la Pasiona Himnaro de la avino > sur brusto, Paĉjo iras antaŭe kaj portas la ĉerkon sur siaj brakoj. > La murmuro de la akvo > kiu fluas vojflanke > en la degelo de la printempo > fariĝas ploro dolora kaj afliktiĝa ploro. Kelkan virinoj venas por esprimi al ni kunsenton. la pastro por liveri la tri ŝovelilojn. du knabinoj kaj la kantoro por kanti: > Simile kiel la floro. Poste ĉio estas silenta kaj ni staras solaj > ĉe nia malgranda tombo. Patrino kaj infanoj komencas plori peze kaj dolore. Patro rigardas silenta la malferman vundon de la tero, > vestita per pruntita jako kaj blanka ĉemizo > tro strikta je la kolo. Sur la ruĝan teron ni metas tiujn florojn kiujn la sinjorino de la kuracisto sendis al ni. Poste reiras hejmen en la domon de malpleno kie rido kaj ĝojo ne plu havas certan lokon. Siajn infanetajn vestojn konservas panjo en kesteto > sub la kapoloko de la geedza lito. > Tie estas liaj ŝuoj > kies plandojn li neniam povis eluzi. Foje oni permesas lasi ilin stari en mia polmo. Eble naskiĝas baldaŭ nova infano por la vestoj kiuj tie estas konservitaj. Mi rigardas ĝeneme mian patrinon kudri novajn fiksilojn sur malnovan subveŝteton. |