Hejme. Vesperiĝo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Montarino 3

Hejme. Vesperiĝo

LA MONTARINO
Sekcio:La Montarino
Unua verso:Mola neĝ' / el l' aer'
Aŭtoro:Garborg, Arne
Proks. dato:≈ 2000
Dato:1895
Grupo:Norvega
1.
Mola neĝ’
el l’ aer’
um grizaj ĉi vesperoj.
Pac’, silent’,
svaga vent’.
Kuŝas korto kaj tegment’
sub lanug-neĝeroj.
2.
El fojnej’
Veslemey
portas la furaĝon.
Gnoma ul’
en l’ angul’
ĝojas pro la fojna bul’:
Al brutar’ nutraĵon.
3.
Praa li
bienon ĉi
en zorgemo gardas,
en deĵor’
dum ĉiu hor’
de strebado kaj labor’;
prefere brutojn vartas.
4.
Ĝojas li
pri la sci’, ke ion donos Injo.
Griza ul’,
ruĝ-ĉapul’
vespere lakton en l’ angul’
ricevos de l’ knabinjo.
5.
Manĝigas ŝi
bovinojn ĉi,
kaj ĉiun ŝi karesas;
varma kor’,
bonhumor’
regas dum ĉi ŝatlabor’.
Ŝi gnomon ne forgesas.
6.
La trinkaĵ’,
farunaĵ’,
el fajrej’ portiĝas.
En febla bril’
de lumigil’,
jen ŝi melkas en trankvil’;
sitelo plenpleniĝas.
7.
En kontent’,
sen manko-sent’
bovinoj remaĉadas.
Trankvilas dom’,
vigilas gnom’;
alportas tufon li por krom’,
kaj kun la kat’ dancadas.