Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La Montarino 1Prologo
LA MONTARINO
Sekcio:La Montarino
Unua verso:Al vi, vi pala marĉa ej'
Aŭtoro:Garborg, Arne
Proks. dato:≈ 2000
Dato:1895
Grupo:Norvega
1. Al vi, vi pala marĉa ej’kun meniant’, arde’, pluvi’ sur erikej’, jen mia kant’.
2. Eriko velka sur dekliv’de sonĝa mont’, al vi mi kantas pri la viv’ en sombra mond’. *
3. Vi trola mond’, mi konas vin,vi nokt’ en tim’! Se fuĝas mi, vi hantas min en la anim’.
4. Mi konas vin, vi ŝaŭm-resalt’kun sorĉ-murmur’; vekiĝas ade kaj sen halt’ en brust’ terur’.
5. La lukton pezan konas mien trol-batal’. Rompitaj ostoj! Helpu Di’! Ho, kia fal’! *
6. Mi konas vin — mi konas vin,ne venkis vi! — La lukton laŭ la voj’ al fin’, ĝin vidis mi.
7. En lukt’ baraktis ankaŭ midum jar’ post jar’, kun kurba dors’, kuraĝ-defi’, kun vunda ar’.
8. Vi ĉe mi ŝvebas, sidas ĉekun via tim’! En mi vekiĝas ade ve’ en la anim’.
9. Pri forta volo, trol-turment’ja scias mi; minora kant’, boat’, torent’, sufoa kri’. — *
10. Alaŭd’ ekŝvebas de l’ tombej’kun venko-tril’; freŝiĝas hom’ kaj ĉiu ej’ per vent’ kaj bril’.
11. Kaj eĉ se ploron spertu nien la terur’, al la alaŭdo fidu ni, printemp-aŭgur’. Athugagreinar |