Spleno kaj idealo: Beno | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La Floroj de l’ Malbono 3

Spleno kaj idealo: Beno

LA FLOROJ DE L’ MALBONO
Unua verso:Kiam laŭ la dekreto de l' Supraj Suverenoj
Tradukanto:Kalman Kalocsay
Proks. dato:≈ 1950
Dato:59–61
Grupo:Franca
1.
Kiam laŭ la dekreto de l’ Supraj Suverenoj
aperas la poeto en ĉi enua mondo,
lia patrin’ horora kaj plena de blasfemoj
pugnas al Dio, kiu kompatas ŝin pro l’ honto:
2.
Aĥ, kial mi ne naskis plektaĵon da vipuroj,
prefere ol mannutri ĉi tiun fian umon?
Malbenon al la nokto de fuĝaj amplezuroj,
en kiu mia ventro koncipis mian punon!
3.
Se el virinoj ĉiuj Vi min elektis tamen
al mia trista edzo estigi ĉi naŭzecon,
kaj ĉar mi eĉ ne povas indigne ĵeti flamen,
kiel leteron aman, ĉi tiun stumpo-pecon,
4.
Mi turnos la malamon, per kiu Vi min mordas
sur la malbenan ilon de via vol’ malica,
kaj ĉi mizeran arbon mi tiel forte tordas,
ke kreski eĉ ne povos floraro ĝia misa!“
5.
Tiel ŝi glutas ŝaŭmon de sia abomeno;
kaj, sen kompren’ pri l’ planoj eternaj de l’ Destino,
ŝi mem al si preparas en fundo de Geheno
ŝtiparojn, kiuj punas la krimojn de patrino.
6.
Tamen, dum nevidebla anĝelo lin am-kovas
l’ Infano forpuŝita ebrias de la pura
sunbrilo; kaj en manĝoj kaj trinkoj li retrovas
guston de l’ ambrozio aŭ de l’ nektar’ purpura.
7.
Li ludas kun la vento, babilas kun la nuboj,
kantante ekzaltiĝas sur vojo kalvaria;
kaj la Spirit’ iranta post li ĉe l’ pilgrimŝtupoj
ploras, ke li vetgajas kun birdo tril-aria.
8.
Kiujn li volas ami, ĉiujn lin timas mire,
aŭ eĉ, kuraĝigite pri lia anim-rego
konkuras, kiu povos ĝemigi lin plej ŝire,
kaj faras sur li provon de sia kruelego.
9.
En panon kaj en vinon pretajn por lia buŝo
ili enmiksas cindron kun abomenaj kraĉoj,
forĵetas hipokrite aĵojn post lia tuŝo,
bedaŭras meti plandojn laŭ spur’ de lia paŝoj.
10.
Lia virin’ surstrate kriadas al popolo:
„Ĉar min sufiĉe bela li trovas por adori,
mi faros la antikvan metion de idolo,
kaj volas, kiel tiu, igi min tute ori;
11.
mi tial min satigos per nard’, incenso, mirho,
per vinoj, per viandoj, per genufleksoj multaj,
por vidi, ĉu mi en koro plena de amadmiro,
uzurpi povas ride honorojn dio-kultajn!
12.
Kaj tiam min jam tedos ĉi tiu fars’ malpia,
mi metos manon mildan sur lin kun forto peza,
kaj miaj ungoj, akraj kiel la ung’ harpia,
scios elfosi vojon ĝis lia kor’ freneza.
13.
Kiel birdeton time tremantan el nestfundo,
mi tiros tiun koron el lia sanga sino,
ruĝanta, kaj, por manĝo, al preferata hundo
mi ĵetos ĝin surteren kun moka malestimo.“
14.
Al la ĉielo, kie li brilan tronon vidas,
la brakojn preĝajn levas nun la Poet’ serene,
kaj en la vasta fulmoj de lia pens’ lucida
l’ aspekto de l’ furioza popolo dronas plene.
15.
„Estu benata, Dio! Vi donas la suferon,
kiel sanilon sanktan por niaj kor-koruptoj,
kaj kiel la plej bonan kaj puran viv-eteron
por hardi la fortulojn al ĉiel-voluptoj!
16.
Mi scias, ke vi gardas lokon por la Poeto
en la beataj vicoj de l’ Paradiz-legioj,
lin vokas al eterne festanta societo
de l’ Tronoj, de la Virtoj kaj de l Dominacioj.
17.
Mi scias, ke doloro estas la nobl’ unika,
kiun neniam mordos infer- aŭ ter-perversoj,
ke devas vi, por plekto de mia kron’ mistika,
prunti de ĉiuj tempoj kaj ĉiuj universoj.
18.
Sed de Palmir’ antikva perditaj la juveloj,
la nekonatoj ercoj, la perloj de la maro,
de vi muntitaj, estus ja nesufiĉaj beloj
por tiu diademo de radianta klaro;
19.
ĉar estos ĝi farita el pura lum-esenco,
ĉerpita el fajrujo de l’ praaj briloj sanktaj,
de kiu l’ homokuloj, eĉ en la plej intenso,
estas nur vualitaj speguloj lamentantaj!“