Preciosa kaj la vento | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Cigana romancaro. Tradukis Fernando de Diego 2

Preciosa kaj la vento

CIGANA ROMANCARO. TRADUKIS FERNANDO DE DIEGO
Unua verso:Sur vojeto amfibia
Tradukanto:Diego, Fernando de
paĝo(j)37–39
Proks. dato:≈ 1950–1975
Dato:1928
Grupo:Hispana
Al Dámaso Alonso
Sur vojeto amfibia
el kristal’ kaj laŭro densa,
Preciosa ire frapas
sian lunon pergamenan.
5 De la monotona sono
la silento firmamenta
fuĝas maron, kies nokto
zumas, batas fiŝoplena.
La karabenistoj dormas*
10 ĉe postenoj montokrestaj
kaj la blankajn domojn gardas,
kie angloj longe restas.
La ciganoj de la akvo
por sin distri staren metas
15 laŭbojn el moluskokonkoj
kaj el pinobranĉoj verdaj.

> *
Preciosa ire frapas
sian lunon pergamenan,
kaj la vento, ĉiam vigla,
20 ŝin vidante, sin eklevas.
Sankta Kristoforo nuda,
de ĉielaj langoj plena,
ŝin rigardas, kaj tre dolĉe
ludas fluton ne ĉeestan.
25 – Nu, knabino, vian jupon
levos mi, se vi permesas.
Miaj oldaj fingroj palpos
vian bluan rozon ventran.
Kuras ŝi; sen fari halton
30 sian tamburinon ĵetas.
Kun tre longa glavo arda
ŝin la virovento sekvas.
Palo kovras olivarbojn.
Grunton maro plaŭde knedas.
35 Sonas la flutetoj ombraj
kaj la plata gongo neĝa.
Preciosa, nu, pli kuru!
Fuĝu de la vento verda!
Preciosa, nu, pli kuru
40 kaj atentu, ke li venas!
Satiruso de la steloj
subaj kaj kun langoj helaj.

> *
Preciosa terurite
en la domon tuj sin pelas,
45 kiun alte trans la pinoj
la konsulo angla tenas.
Alarmite de la krioj,
tri karabenistoj venas
en kapotoj striktaj, nigraj
50 kaj kun ĉapoj fruntopremaj.
Al la ciganino l’ anglo
varman lakton tuj prezentas,
ankaŭ glason da viskio,
sed ĉi-lastan ŝi ne prenas.
55 Kaj dum ŝi rakontas plore
sian aventuron streĉan,
la kolera vento mordas
la tegmenton griz-ardezan.


Athugagreinar

* La karabenistoj estis membroj de iama ĝendarmaro kun antikontrabanda funkcio.