Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Manoj kaj vortoj 21Dudekunua poemo: Urboj kaj bordojSekcio:Manoj kaj vortoj
Unua verso:La rigardoj de la urbo estis tiom multsignifaj . . .
Aŭtoro:Sigfús Daðason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
La rigardoj de la urbo estis tiom multsignifaj ke mi sentis kapturniĝon renkonti ilin: - la ruzemaj rigardoj kaj la flatemaj, kaj la forlasitaj kaj la fordonitaj, kaj tiuj rigardoj kiuj brulis en strange nutropostula fajro kaj aliaj kiuj estis preskaŭ je estingiĝo, kaj la blindaj rigardoj, kaj tiuj rigardoj kiuj ĉion sentas; kaj se mi nur dezirus mi sendube povus distingi la venenaj rigardoj kiujn kleruloj foje mencias. Sed plej multe efikis al mi renkonti la impertinentajn rigardojn kaj la humilajn, mi vidis kiel senhelpaj ili estas kaj kiel parencas iliaj naturoj, ili memorigis min pri tiom multo, tiom multo, ili memorigis min pri la klaraj rigardoj kiujn mi serĉis longe dum la nokto sed ne trovis.
|