Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Manoj kaj vortoj 14Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 6Sekcio:Manoj kaj vortoj
Unua verso:Kiu insulo levis sin el la maro?
Aŭtoro:Sigfús Daðason
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
Kiu insulo levis sin el la maro?6 Kiuj insuloj levis sin el la maro? Marrokaj insuloj roke protektitaj havenoj allogaj strandoj. Kaj en la momento kiam ni komprenas ke neniu komparo estas plene fidinda ni samtempe vidas ke ĉiuj tiuj lokoj estis ligitaj sur unu ĉenon aktvarolaj juveloj sur unu ĉeno dependaj de la sama kondiĉo manipulitaj de la sama avaregulo kvankam iuloke la oro estis forĝita en brilo de sango kaj la arĝento iuloke lumigita de klaro de larmoj sed larmoj kaj sango iuloke sekiĝis en la polvo de brilantaj metaloj. Kaj kiu ŝipo kuŝis ankrite ekster la havena elirejo* inter monto kaj monto en frideta lumo de mezmateno en mia revo aŭ rememoro? Kaj mia revo estas ŝipo kun miloj da mejloj nevelitaj kaj la ĝojo naskiĝanta en mia brusto kiam ĝi ekvelas similas nur al la doloro vekiĝanta je ĝia proksimiĝo havenen. Kaj mi jam ne scias ĉu tiu ŝipo estas la luma ĝojoŝipo aŭ la nigra drako de la malĝojo kiu kuŝas fidinde ankrita sur kvieta matenmaro sur kvieta matenmaro en mia revo. |