La reĝo Harald Harfagar | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La reĝo Harald Harfagar

Unua verso:La reĝo Harald Harfagar
Tradukanto:Kalman Kalocsay
paĝo(j)191–192
Proks. dato:≈ 1950
Grupo:germana
La reĝo Harald Harfagar
1.
La reĝo Harald Harfagar
jen sidas sur fundo de maro
ĉe sia bela akvofein’,
kaj pasas jaro post jaro.
2.
Nek vivi, nek morti povas li,
fesorĉe ligita, ravata;
de ducent jaroj daŭras jam
ĉi pereado beata.
3.
Kun sia kapo en la sin’
de l’ bela virin’, sopirarde
li gapas al ŝiaj okuloj kaj
ne povas sati rigarde.
4.
Vangostoj fantome elstaras de l’
vizaĝo flava, sensuka;
arĝente griziĝis la orharar’,
la korpo velkas kaduka.
5.
Kelkfoje el lia ama sonĝ’
lin skuo subita vekas
ĉar supre sovaĝe sturmas la ond’
kaj la vintra kastel’ tremegas.
6.
Kelkfoje li kvazaŭ aŭdas tra vent’
la normanvokon signali,
la brakojn li levas kun ĝoja hast’
kaj lasas triste refali.
7.
Kelkfoje li kvazaŭ aŭdas eĉ,
ke supre ŝipanoj ĥoras,
kaj la reĝon Harald Harfagar
per kantoj heroas gloras.
8.
Kaj tiam ĝemas kun plorsingult’
la reĝo, sed kun rapida
kliniĝo la bela akvofein’
lin kisas per buŝo rida.