Dekkvara poemo: Urboj kaj domoj 4 | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 14

Dekkvara poemo: Urboj kaj domoj 4

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Antaŭtempe estis dirite: disigu kaj superregu poste –
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
4

Corrumpe et impera

Antaŭtempe estis dirite: disigu kaj superregu poste —
sed ni havas novan kaj pli plaĉan ordonon.
Nia ordono estas majesta
simpla kaj genia
kaj klara kiel la taglumo mem.

Superrego ne estas akordigebla al niaj idealoj:
Subjugitaj popoloj
havas sekuran lokon
en nia koro.
Ni portas vortojn de paco al la disigitaj
kaj ni portas konsolon al la malriĉaj.

Ni estas la advokatoj de libereco:
nia liberalismo estas tiel ekstreme brakumanta
ke ĝi postulas liberecon por la subpremanto
pacon por la ruinoj
vivrajton por la morto.

*
Via popolo estas koruptita
ĝi estas koruptita profunde en sia naturo.
Sed ni havas unikan lerton kaj maloftan paciencon
por ludi kun la korupteco de via popolo.

Tiu ludo estas por ni facila
sed fakte ne oportuna por multaj aliaj.
Konfidence: se via popolo ne estus plene koruptita
ni povus doni al ĝi
eron da korupto
ĉar ni kredas je korupto
nutras kaj nutriĝas per korupto.

Poste ni diru al vi kun mildo:
karaj amikoj
la korupteco de via popolo estas tiom radikala
ke eĉ ni havas penon
ĝin elkompreni.
Kaj tiam ni ankaŭ pruvos al vi statistike
ke ni sed ne vi
havas forton por karesi
la neeskapeblan esence propran kaj neŝanĝeblan koruptecon.

Ni kiuj nun parolas estas la tutfortaj krucistoj kontraŭ korupteco
ni estas kompreneble personigoj de la moraleco.

*
Ĉi tie aperas nia originaleco kaj profunda menso
ĉi tie fendas la rokojn nia genieco
nia penetra penso iluminas super la maron.

Memfaritaj katenoj
estas plej fortaj katenoj.

Kiam ni ligas niajn koramajn amikojn per katenoj
ni kutime metas kondiĉon.
ke ili mem petegas nin pri ili
ni kredas ke sole tia maniero estas al ni digna
kaj al ili deca.

Ni ne bezonas uzi niajn fortojn
ni ne montras niajn pugnojn
(krom en ekstremaj ekceptoj
kaj en tiuj lokoj
kie nia pugna forto estas sanktigitaj per historia rajto):
Vi devas veni rampante vi devas veni plorante
kaj peti nin gardi vin kontraŭ vi mem.

Tioma estis la magia potenco de nia simpla ordono
neniam niaj antaŭuloj estis lernintaj
egale bone kiel ni
ke la kolo kiu aŭtomate klinis sin sub la jugon
estis plej fidinde klinitaj.

Jes ni kredas je la dio de korupteco
— sed en malbonaj tempoj
rodas sekreta superstiĉo niajn nervojn
ke nekalkuleblaj miskalkuloj
ŝteliras en nian historiajn memorojn.

Tio sola preteras nian komprenon:
ni kredis je la dio de korupteco
ni vidis lin regi en ĉiopotencoe
en la sama momento kiam ili ribelis
kaj ili ribelis.

Tio sola superas nian profundan vidon:
ke ili povus kaŝi sin de nia dio
ili kiuj ribelis?