Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 2 | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 14

Dekkvara poemo: Urboj kaj bordoj 2

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Ho kiaj strangaj instruoj revelacias al la homo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1959
Grupo:Islanda
2

Ho kiaj strangaj instruoj revelacias al la homo
kiam li revokas en memoron denove la ĉagrenojn
kiujn li imagis ke li ĉiam konis egale bone!
. . . Ĉi tie estis lokita via vivo
via korpo adaptita al variaĵoj de la aero
kaj ĉiu sezono estis kun vi samkorpa
ĉiu tempo de la tago samritmis kun via esto.

— Nun vi povas serĉi: serĉante flarema kaj blinda.

Kia komparo
— en tempo kaj spaco —
estas valida kaj utila
por tiu kiu estas nek nekonanto
nek elkonanto?

Ĉu ni iros en krepusko
preter la ombroj de la domoj?
nek la lumeto malantaŭ la domoj
nek la precizmanka bloveto kiu rampas sur la strato
nek la publika senkoloro kaj frida gastamo ĉirkaŭe
nenio el tio
sed ĉio tio
estas nekomparebla kun ĉio ajn
kaj estis forviŝita kaj forgesita.

Mezgrade evoluinta socio — lando duonloĝita
eĉ tiuj vortoj estas ne tute veraj.
La ĉagrenoj estas veraj kunsento estas vera
parenceco kun la plej malproksimaj
kaj kun la plej malestimataj
estas vera.