Poemoj: Deksesa poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 16

Poemoj: Deksesa poemo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Leviĝos en ni tago, el sub rompita sigelo
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Leviĝos en ni tago, el sub rompita sigelo,
kiam ni jam taŭzis niajn proprajn imagaĵojn

kiam ni jam eluzis ĉion kion vi posedis
tion kion ni neniam scios kio estis

kiam ni forlasis niajn vivon kaj morton
en fermitajn manojn de tio kio ĉiam malaperis

kiam ni perfekte lernis kiel taksi
la mildon de silikŝtono, la tremantan duron de akvo —

leviĝos tiam en ni tago leviĝos tiam en ni tago
post longa nokto?