Poemoj: Unua poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Poemoj (Ljóð 1947-1951) 1

Poemoj: Unua poemo

POEMOJ (LJóð 1947-1951)
Unua verso:Homa kapo estas iom peza
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 2000–2025
Dato:1951
Grupo:Islanda
Homkapo estas iom peza
tamen ni staru rektaj
kaj la somero kompensas plej multajn niajn pekojn.

Ni forlasis malnovan loĝejon
— kiel tagĵurnalojn en la rubujo —
daŭrigas nian iradon ne plu postrigarde.

Aŭ rompis ni subite la vitrajn volbojn
super niaj malnovaj tagoj?
por tio ni ekiris.

Kaj kvankam ni falis
la suno dissolvis nin en elimentojn
por ke poiom ni denove iĝis tuto.

Bone konata vizaĝo voĉo bloveto
estas via propraĵo infano
ekscita kaj nova.