La rozeto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

La rozeto

Unua verso:Knabo vidis jen rozeto
Tradukanto:Zamenhof
paĝo(j)325
Metro:Sjö línur (tvíliður) fer- og þríkvætt:ABAABcc
Proks. dato:≈ 1900
Grupo:germana
La rozeto
1.
Knabo vidis—jen rozeto
Sur la kampo staras;
Bela, juna la floreto . . .
Vive kuras la knabeto,
Ĝojas, miras, flaras.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.
2.
Knabo diris : „mi eltiros
Belulinon mian“;
Floro diris : „vi foriros,—
Per pikiloj mi disŝiros
Tuj la manon vian“.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.
3.
La sovaĝa knab’ ridante
La rozeton prenis,—
La floreto batalante
Sin defendis pikadante,
Sed la sorto venis.
Sur la kampo la rozet’
Kiel infanet’.