Profeto | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Profeto

Unua verso:Kun la soifo de spirit'
Tradukanto:Rublov, Sergej
paĝo(j)26
Proks. dato:≈ 1825–1850
Dato:1826
Grupo:Rusa
Kun la soifo de spirit’
en la dezerto mi suferis,
kaj sur disvojo kun subit’
seraf-anĝel’ al mi aperis.
Per fingroj mildaj kun graci’
okulojn miajn tuŝis li, –
malfermis sin okuloj brile,
timintan aglon plensimile.
Orelojn miajn tuŝis li, –
plenigis ilin bru’ kaj kri’:
Ekaŭdis mi subteran tremon,
kaj supran flugon de anĝel’,
kaj rampon sub la mar-nivel’,
kaj de kreskaĵ’ vegetan premon.
Kaj tuŝis li al mia buŝ’, –
kaj langon ŝiris li dum tuŝ’,
la langon plenan de rikano,
kaj en la buŝon, en silent’,
pikilon saĝan de serpernt’
enmetis li per sanga mano.
Kaj bruston hakis li per glav’,
la koron treman li forĵetis,
kaj karbon ardan kun ruĝ-flav
en kavan bruston li enmetis.
Kadavre kuŝis mi sur ter’
kaj venis voĉo de super’:
„Profet’, leviĝu por rigardo
kaj plenumiĝu mia vol’ –
tra landoj iru kaj kun ardo
bruligu korojn per parol’!“