Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
Du kavalirojUnua verso:Du kuraĝaj kavaliroj
Aŭtoro:Puŝkin, Aleksandr
Tradukanto:I. Lubjanovskij
paĝo(j)45
Proks. dato:≈ 1825–1850
Dato:1830
Grupo:Rusa
1. Du kuraĝaj kavalirojAntaŭ nobla hispanin’ Staras kaj kun amdeziroj, Kun esper’ rigardas ŝin.
2. Ambaŭ estas junaj, bravaj,Ambaŭ fulmas per rigard’, Ambaŭ havas akrajn glavojn, Ambaŭ ludas per ponard’.
3. Ŝi por ambaŭ estas karaKaj alloga, kiel glor’, Sed nur solan el la paro Ŝi elektis por la kor’. „Kiun vi el ambaŭ amas, Vi konfesu kun sincer’ „. Kaj en la okuloj flamas De nun ambaŭ la esper’. |