Manoj kaj vortoj - Dekdua poemo | Poetika retejo
Poetika retejo

Innskráning ritstjóra

Grupoj

Ĉio  (316)
Ĉina  (1)
Ampoemoj  (8)
Angla  (1)
Ĉina  (2)
Edda poemoj  (6)
Finna  (3)
Franca  (11)
germana  (14)
Greka  (1)
Hispana  (6)
Hungara  (6)
Islanda  (182)
Itala  (1)
Kroata  (5)
Latina  (4)
Norvega  (5)
Pola  (6)
Proza poemo  (1)
Psalmoj  (1)
Rusa  (7)
Skota  (1)

Manoj kaj vortoj 12

Manoj kaj vortoj - Dekdua poemo

MANOJ KAJ VORTOJ
Unua verso:Ĉiuj tiuj jaroj bona virino, ĉiuj tiuj jaroj
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
Proks. dato:≈ 1950–1960
Dato:1959
Grupo:Islanda
Ĉiuj tiuj jaroj bona virino, ĉiuj tiuj jaroj

— tiam la surfaco de la aferoj jam malaperis en memoro de homoj

— Unu speciala linio unu en la tuta mondo
estas revokita en alia linio

kiu kondukas al la plej profundaj profundoj kaj plej altaj altaĵoj
sed tamen ŝajnas nur surfaco de afero
spegulata en alia afero kiu ankaŭ estas unika.

Kiu povas esti sekreto de tiu linio
kiu eble estas duobla post zorga ekzameno?

Bildo de la mondo kaj la homo la korpo kaj spirito
(Vi kiu estas forto kaj matureco vi kiu estas vivo kaj vereco!)

Ĉio kio estas homa estas la via, ĉio dependas de vi
nenio estas pli homa ol tiu ĵus vidita linio.

*
Vereco: du knabinoj sur iu mar- kaj sunbatata bordo
(gusto de gudro kaj salo kunmiksiĝas tutan someron sur iliaj langoj)
du knabinoj kiuj ŝajnis absolute samaj
kaj estis tratute nekompareblaj.

Unu povis esti klara lumo kaj plej brila helo.
Kio estis ombro de tiu lumo?

*
Nun mi memoras vizaĝon kiun mi vidis iafoje
kaj sekreton de tiu vizaĝo ? mi ekpensis.
eble tiuj alte levitaj brovoj
kiuj tamen batalis kontraŭ propra gravito.

Kaj tiuj detalaj misaĵetoj, mi tiam pensis
kiuj portas en si la gracion kiu ligas plej forte
ekzakte tiuj misaĵetoj kiuj ne estas misaĵetoj
tiuj plibelaĵoj kiuj poste ŝanĝiĝos
en signojn de malvirto kaj rigorecon, en karikaturan malbelecon.

*
Linio kaj formo kaj lumo kaj ombro
kaj la surfaco de la aferoj kaj la plej interna kvalito.