| Innskráning ritstjóra |
Grupoj
Ĉio (316)
Ĉina (1)
Ampoemoj (8)
Angla (1)
Ĉina (2)
Edda poemoj (6)
Esperanto originala (17)
Finna (3)
Franca (11)
germana (14)
Greka (1)
Hispana (6)
Hungara (6)
Islanda (182)
Itala (1)
Kroata (5)
Latina (4)
Naturaj poemoj (2)
Norvega (5)
Pola (6)
Proza poemo (1)
Psalmoj (1)
Rusa (7)
Skota (1)
La forpasintojUnua verso:Mi eliras por serĉi la veron kun lanterno en la mano
Aŭtoro:Hannes Sigfússon
Tradukanto:Baldur Ragnarsson
paĝo(j)9-11
Proks. dato:≈ 1975–2000
Dato:1966
Grupo:Islanda
Klarigoj
La sekvanta poemo, kiu havas en la originalo la nomon Hinir framliðnu, aperis en la poemlibro Jarteikn 1966 (la nomo signifas signon, objekton por pruvo de io, kaj ankaŭ miraklon). Por kompreni la poemon estas necese scii, ke Hannes dum jardekoj vivis eksterlande, la poemo esprimas lian animan izolitecon en eksterlanda urbo kaj lian sopiron al la hejmlando. Ĉion interplektas aludoj kaj metaforoj koncerne la morton.
Mi eliras por serĉi la veron kun lanterno en la mano
La tajdo de l’ mallumo atingas plejalton de la turoj kie briletas la steloj en soleco La urbo en roka vertikalo sinkinta en la profundon kun siaj plaŭdegoj kaj luma nebulozo Nun cirklojn de silento dissternas la kvieta vintra nokto Mi trovas min sur insulo kun blanka sablo kie la ondoj ĵetas strangajn objektojn surborden: cilindrajn ŝtonojn barilojn kaj vojstumpojn ŝajne ŝiritajn el ĉia kunteksto Mi ne scias kie serĉi: Nur nudajn kaj blankajn ostojn alportis sur mian bordon el la profundo tiu marego kies nomo estas realo Ho certe mi estas kiel ŝiprompulo rigarde esploranta por saviĝo. Ĉiam enmeze de la lumkonuso min persekutanta tra la scenejo ĉiam videbla simbolo por la nevideblaj kiuj spiras en la mallumo robinsono Kruso kiu sentas la mankon de sia kamarado Vendredo kaj ne trovas ĝojon en elpensitaj distroj Kaj tamen li estas ĉie ĉeesta kiel nomo ligita al mia lango kaj la sopirata botelmesaĝo disĵetata en la markirliĝo Ho tiu stranga ensorĉita cirklo kiun mi ne povas rompi Kiel fantomo mi vagas tra homdensa mondo kaj ĉirkaŭ mi estas ĉiam malplena spaco nuda kaj blanka. Mi tuŝas ambiguajn objektojn ilin ne tuŝante. Kaj nenio tuŝas min Ho nenie mi estas trovebla kie la homomaro ekmoviĝas sur la hulo longege for de tiu loko kie la uragano furiozas Senhomeca kvieto . . . Mi reiras norden trans la arktikan cirklon al la glacifloso de la vakeco. Kien la glaciaj rokoj sin levas je turo ĉe turo kiel lunmaniaj tomboŝtonoj la kontraŭfluo de la tempo min pelas nudblankan drivaĵon perdintan ¤ian revon kaj esperon mi ĵetiĝas sur la bordon de la animkolektantoj - kiuj akumulas riĉojn de velkintaj vivoj pri la absurdoj de alia mondo Sepdekfoje sepobla sigelo sur la ĉielmondo kiel kvincent aŭreoloj unu interne de la alia Plej ekstere kun malklara lumo de la malriĉulaj domaĉoj kiel malproksimaj steloj briletantaj sur la marĝenoj de la sunsistemo Kaj poste stratoj kaj domoj kun ĉiam pli potenca radiokvanto rondiraj ŝtuparoj kaj balustradoj kaj kirliĝantaj lumringoj je rapidega vojaĝo celen al la sunocentro Ho la mirindaĵoj de tiu ĉi urbo estas por mi mensoga historio Ĝia lumo estas malvarma kiam mi etendas la manon kaj la familiaraj domoj ŝajnas duone senrealaj Traĵetitaj de lumoj ili ŝanceliĝas pro alia realo Ho de kie mi havas scion pri aliaj domoj pli kadukaj kaj tamen el pli daŭra materialo simile gablon tra fumo? Kaj tamen sin manifestas nenio malantaŭ la plej altaj domoj nur la ĉielvolbo de fermita perlamoto plena de la marozumo de sonĝoj. Tra la superstiĉoj de la urbo mi vagas kiel forpasinto inter forpasintoj, kun sama masko de morto kiel ili se mi rigardas en spegulon. Ho fantomado kiu memorigas pri marplaŭdo en mia orelo kiel la trafiko muĝas kontraŭ la domomuroj kiel la maro batadis la rokojn en mia infaneco Sed min kunportas fluo sen ligo kun la maroflusoj kiel turnakvo en bovlo kiun nevideblaj manoj skubalancas puŝantaj sur murojn el vitro, netrapenetreblaj kaj tamen duone diafanaj. Sur membrano de lumo kaŝas la speguloj siajn profundojn. Kiel la urbo kaŝas niajn vizaĝojn kaj manojn sub blanka ŝajnrealo. |